La 24-an de majo okazis en Pekino la Kulmina Konferenco de Ĉina Ekonomio de 2005, kiel la plej grava aktivado de la 8-a Internacia Foiro de Scienca-teknologiaj Industrioj de Ĉinio. En la konferenco prelegon faris oficistoj el la Monda Komerca Organizo, Industrio-disvolva Organizo de UN kaj Monda Energio-konsilantaro, 3 Nobel-premiitoj pri la ekonomio kaj respondeculoj de koncernaj departementoj de Ĉinio.
La ĉeestantoj opiniis, ke Ĉinio aplikis makroskopan superregon kaj akiris evidentan progreson ekonomie kaj socie. Sed samtempe praktikado de la makroskopa superrego montris, ke sistema obstaklo de evoluo de laborfortoj ankoraŭ ekzistas kaj daŭrigo de reformado estas ege grava kaj urĝa. La ĉeestantoj prezentis proponojn pri kreskado kaj daŭrigebla disvolviĝo de la ĉina ekonomio, konsistante la politikojn pri financo, ekstera komerco, investo en- kaj eksterlanda en la fono de tutglobiĝo.
|