Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Novaj vakcinoj kontraŭ birda gripo estis
inventitaj en Ĉinio

La 25-an de majo, Chen Hualan, estrino de la Ŝtata Referenca Laboratorio de Birda Gripo de Ĉinio, anoncis, ke la laboratorio jam inventis vakcinon kontraŭ birda gripo de subtipo H5N1 kaj vakcinon kontraŭ birda gripo de subtipo H5. La novaj vakcinoj povas rompi la infektan ĉenon de la viruso de birda gripo de subtipo H5N1, de akvobirdoj al kortobirdoj, mambestoj kaj homoj.

La nova vakcino kontraŭ birda gripo de subtipo H5N1 estas sendanĝera por kortobirdoj kaj mambestoj, altefika enimunado, kaj ĝia imuneco daŭros pli ol 10 monatojn.