Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua monumento de alteco-mezurado de la monto Qomolangma

En la 25-a de majo, en kantonmento de Qomolangma okazis inaŭguro de monumento de mezurado de Qomolangma memore al plenumo de mezurado de la ĉina mezura taĉmento, kiu atingis la supron de la monto en la 22-a de majo.

Tibeta projektinto de la monumento diris al raportistoj: “La monumento kun alteco de 2.4 metroj, larĝeco de 1.2 metroj kaj dikeco de 0.2 metroj estas farita el sola granita bloko kaj projektita laŭ la formo de Qomolangma. Ĝi fariĝos la plej spektakla artefarita vidindaĵo en la kantonmenta regiono.”

La monumento staras sur monteto en la kantonmento je 5200 metroj super la marnivelo. La rekta distanco inter la monumento kaj la supro de Qomolangma estas 19 kilometroj. Sur la fronto de la monumento estas skribo “Monumento de alteco-mezurado de Qomolangma” en la hana, tibeta kaj angla lingvoj, kaj rezervita spaco por preciza cifero de la ĉi-foja mezurado. Kaj sur la supro de la fronto estas emblemo por la mezurado de 2005. Sur la dorso estas konciza teksto pri Qomolangma kaj pri la alteco-mezuradoj de Ĉinio.