Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio starigis rezervejon por blankkapaj presbitoj

Antaŭ nelonge stariĝis rezervejo por blankkapaj presbitoj en Chongzuo de la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono. Ĝi estas la unika specobazo de blankkapa presbito en Ĉinio.

La rezervejo kun areo de 35 mil hektaroj troviĝas en sudokcidenta parto de la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono. Blankkapa presbito estas enlistigita kiel unu el la 25 specoj de sovaĝaj bestoj minacataj de malapero el la mondo. Ili havas longan korpon kun nigraj haroj, sed blankan tufon da haroj sur la kapo kaj blankan voston. Ili vivas en malvasta areo kaj oni nombras malpli ol 1000 presbitojn.

Krom la unua- kaj dua-gradaj protektataj bestoj de Ĉinio kiel blankkapa presbito, feliso nebulosa (Neofelis nebulosa) kaj boao, en la rezervejo kreskas ankaŭ protektataj sovaĝaj vegetaloj de la ŝtato kiel korno-sema cikaso kaj ora kamelio.