Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao salutas ĉinajn infanojn

Posttagmeze de la 29-a de majo, ĉina prezidanto Hu Jintao spektis varieteon prezentitan de infanoj en la Ĉina Teatro. Hu Jintao salutis la infanojn de ĉiuj nacioj de Ĉinio pro la Internacia Infana Tago, kaj ankaŭ la laborantojn, kiuj sin okupas pri vartado kaj edukado de infanoj.

Hu Jintao diris, ke infanoj estas la estonteco de nia patrio kaj nacio, kaj espero por la disvolviĝo de nia kompartio. La tuta partio kaj la tuta socio devas serioze atenti la laboron por la infanoj, kreis bonajn kondiĉojn kaj medion por sana kresko de la infanoj, kaj fari el ili konstruantoj kaj daŭrigantoj de la ĉina socialisma afero, bone edukitaj en virto, inteligenteco, korpo kaj estetiko.