Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la Pekina forumo de Nobel-premiitoj
pri ekonomio en 2005

La 30-an de majo inaŭguriĝis la Pekina forumo de Nobel-premiitoj pri ekonomio en 2005. Ĉina vic-ĉefministro Zeng Peiyan faris parolon en la inaŭguro de la forumo. Li diris, ke la forumo estas alt-nivela aktivado por akademia interŝanĝo kaj bona ŝanco por Ĉinio lerni sciencon kaj teknikojn kaj internaciajn spertojn.

La forumo kun temo “Harmonio kaj evoluo de la homaro” aranĝos serion da akademiaj diskutoj kaj kunsidoj. Prelegos en la forumo 7 Nobel-premiitoj pri ekonomio, inkluzive de politik-ekonomika profesoro de la Kembriĝa Universitato Robert A. Mundell kaj aliaj 5 mondfamaj ekonomikistoj.

La forumo daŭros 3 tagojn. La ĉeestantoj ĉefe estas registaraj oficistoj pri ekonomia administrado kaj personoj el akademiaj institucioj kaj entreprenoj.