Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro asignis 6.4 miliardojn da juanoj por konstruado de Tibeto

Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono informis, ke en la kuranta jaro, okaze de la 40-a datreveno de la fondiĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la centra registaro de Ĉinio asignis 6.4 miliardojn da juanoj al Tibeto, ĉefe por plibonigi la kondiĉojn de produktado kaj vivo de tibetaj paŝtistoj kaj kamparanoj.

Qiangba Puncog diris, ke ĉiujare la sumo investita de la centra registaro al Tibeto superis 10 miliardojn da juanoj. Ĉi-jare la sumo de investaĵoj por la tibeta fundamenta konstruado atingis 16 miliardojn da juanoj. Tio establis firman bazon por evoluo de Tibeto.