Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio intervidiĝis kun Lavrov, ministro de eksteraj aferoj de Rusio

La 1-an de junio en Vladivostoko, malproksima orienta urbo de Rusio, Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio intervidiĝis kun Lavrov, ministro de eksteraj aferoj de Rusio. Ili interŝanĝis opiniojn pri interrilatoj de la du landoj kaj pri internacia kaj regiona problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.

Li Zhaoxing diris, ke la interrilatoj de Ĉinio kaj Rusio havis ĝojigan atingaĵon, kaj la ŝtataj estroj de la du landoj interparolis pri multaj problemoj antaŭ nelonge dum festado de la 60-a datreveno de la triumfo de la Nacidefenda Milito. Li emfazis: “Ni devas aktive plenumi la de ili atingitajn komunajn konojn, fari efektivajn aferojn kaj kune profundigi kaj vastigi reciprokutilan kunlaboron de ambaŭ landoj en diversaj kampoj.

Lavrov diris, ke Rusio estas kontenta pri disvolviĝo de la interrilatoj de la du landoj. En la komplika kaj kaprica situacio, Rusio kaj Ĉinio devas fortigi komunikiĝon kaj kunlaboron, kune defendi la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj regionoj.

En la 2-a de junio, ili kaj la ministro de eksteraj aferoj de Hindio okazigos ĉi tie la 4-an neoficialan interparolon.