Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉeftero de Ĉinio elektos grandajn pandojn por Taiwan

En la 1-a de junio proparolanto de la Ŝtata Forstokultura Administracio de Ĉinio diris en gazetara konferenco, ke startis la laboro rilate al donaco de grandaj pandoj al Taiwan-samlandanoj. La Ĉina Asocio por Protekto de Sovaĝaj Bestoj respondecas pri traktado de la afero kun Taiwan.

Kiel trezoro de Ĉinio granda pando estas ŝatata de ambaŭbordaj samlandanoj. Baldaŭa alveno de paro da grandaj pandoj al Taiwan estas deziro de Taiwan-anoj. Tio montras ankaŭ parencecon kaj favoron de popolanoj sur la ĉeftero al Taiwan-samlandanoj.

La grandaj pandoj donacotaj al Taiwan estos elektitaj en la Studa Centro de Grandaj Pandoj de Ĉinio en Sichuan-provinco. Oni elektos paron da grandaj pandoj generitaj artefarite, en la aĝo inter unu kaj duona kaj 4 jaroj, kaj kun reprodukta kapablo. Oni kolektos nomon por ili el la publiko, post kiam ili estos difinititaj.