Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Forpasis fame konata ĵurnalisto kaj
verkisto Israel Epstein

Israel Epstein, elstara internaciisto, fame konata ĵurnalisto kaj verkisto, forpasis pro malsano la 26-an de majo 2005 en Pekino, en la aĝo de 90 jaroj.

La funebra ceremonio okazis en Pekino la 3-an de junio. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj.

Israel Epstein naskiĝis en Varsovio de Pollando la 20-an de aprilo 1915. En 1917 li venis al Ĉinio kune kun siaj gepatroj. En 1933 li eklaboris por la ĉina revolucio. En 1957 li havigis al si la ĉinan ŝtatanecon kaj en 1964 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio.

Li estis ĉefredaktoro de la revuo “Ĉinio en Konstruado” (nun “Ĉinio Hodiaŭ”), konstanta komitatano de la 6-a ĝis la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, vicprezidanto de la Ĉina Bonstatiga Instituto kaj honora prezidanto de la Tradukista Asocio de Ĉinio.

Liaj verkoj “La popola milito”, “La nefinita revolucio en Ĉinio”, “Tibeto transformita” k.a. prezentas la revolucion, konstruadon kaj reformadon de Ĉinio. Li havis sinceran amon al la ĉina popolo, oferis sian tutan energion por konigi Ĉinion al la mondo kaj multe kontribuis al la interkompreniĝado kaj amikeco inter la ĉina popolo kaj aliaj popoloj de la mondo.

La 17-an de aprilo 2005 ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis Israel Epstein en lia hejmo por gratuli lin pro lia 90-jariĝo.