Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio okazigis Internacian Forumon de Estroj de Verdaj Urboj

La 5-an de junio la Internacia Forumo de Estroj de Verdaj Urboj inaŭguriĝis en Shenyang, Ĉinio, okaze de la Monda Media Tago. La forumo kun la temo “Konstrui verdajn urbojn kaj protekti la terglobon” diskutis pri ideoj kaj spertoj por konstrui verdajn urbojn.

La forumon ĉeestis urbestroj kaj fakuloj el 48 ĉinaj urboj kaj 12 alilandaj urboj. Dum la dutagaj kunvenoj, 10 urbestroj kaj fakuloj el famaj medioprotektaj urboj de 7 landoj prezentis median karakterizon kaj sukcesan sperton de sia urbo, kaj faris interŝanĝojn pri la temo kun la aŭskultantoj. Inter la famaj medioprotektaj urboj estas Stokholmo de Svedio, konata kiel fonto de moderna penso pri medio, Zuriko de Svisio, honorita kiel “urbo plej taŭga por loĝado en la mondo”, k.a.

En 1997 Ĉinio lanĉis aktivadon pri ŝtata modela urbo en medioprotektado. Nun 47 urboj kaj 3 kvartaloj de Ĉinio fariĝis modeloj de medioprotektado. Iliaj spertoj kaj fruktoj estas prezentitaj en la forumo.

La forumo studos, kian rolon ludos urboj en daŭrigebla evoluo en la 21-a jarcento kaj kiel ili vizaĝos al problemoj: polucio de medio, ekspansio de urboj, ŝtopiĝo de trafiko kaj manko de bazaj instalaĵoj de medioprotektado.