Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sistemo de ekologia kompenso rekonstruos verdan okcidenton de Ĉinio

En la kunveno “APEK-cirkula ekonomio kaj ekspluato en okcidenta Ĉinio” fermita la 5-an de junio oni multe parolis pri la ideo “pligrandigi ekologian kompenson al okcidenta Ĉinio por antaŭenpuŝi cirkulan ekonomion”. Fakuloj opiniis, ke starigo de racia sistemo de ekologia kompenso regiona kaj transregiona estas tre grava kaj urĝa por okcidenta Ĉinio.

La sistemo de ekologia kompenso signifas, ke laŭleĝe uzante naturajn riĉfontojn, la uzantoj de la riĉfontoj aŭ profitantoj de ekologio devas pagi al proprietuloj de la naturaj riĉfontoj kaj al tiuj, kiuj elspezas por ekologia protektado. Starigo de la sistemo celas subteni kaj instigi regionojn malfortajn en ekologio pli multe preni sur sin respondecon por protekti ekologion.

Erudiciuloj emfazis, ke ekologia kosto kaŭzigita de la homaro pro konsumo de ekologiaj riĉfontoj devas esti kompensita, nur tiele la socio povos daŭre evolui. Male, la ekologiaj riĉfontoj plie reduktiĝos kaj la medio plimalboniĝos.

Dum 5 jaroj post kiam Ĉinio praktikis ekde 2000 strategion pri disvolvo de okcidenta Ĉinio la ĉina registaro asignis 110 miliardojn da juanoj kiel ekologian kompenson al okcidenta Ĉinio por forstumado kaj herbobredado sur kulturata tero. Ĝis la fino de la pasinta jaro la okcidentaj regionoj entute forstumis 19 milionojn da hektaroj. Tio ludas gravan rolon por plibonigi ekologion kaj medion kaj akceli daŭrigeblan evoluon de ekonomio.