Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Varbado de volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estis komencita

La 5-an de junio varbado de volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estis komencita. La ceremonion partoprenis Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Liu Qi, prezidanto de la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj, kaj Chen Zhili, membro de la Ŝtata Konsilio kaj unua vicprezidantino de la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj. En la ceremonio la emblemo de volontuloj kaj “Agad-plano de volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj” estis publikigitaj.

S-ro Jacques Rogge diris: “Per la servado volontuloj riĉigos sian vivon kaj tio estos ilia neforgesebla sperto unufoja en la vivo.” Li alvokis: “La popoloj de Ĉinio kaj la tuta mondo man-en-mane iru al la Pekinaj Olimpikoj en 2008.”

Liu Qi diris: “Alte kvalifikita volontularo kaj ĝia altnivela servo estas grava bazo kaj garantio por sukcesigi la olimpikojn. Ĉiuj sukcesaj olimpikoj estis akompanataj de laŭdinda servo de volontuloj.”

Oni varbos 100 mil volontulojn por la Pekinaj Olimpikoj.