Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Lushan-monto elektiĝis kiel plej bona ekoturisma pitoreskejo de UN

Lastatempe post juĝado de la taksa grupo de la Monda Media Tago 2005 kaj revizio de la Komitato de Komuniko kaj Kunordigo de UN kaj la Fonduso de Tergloba Eko-Restarigo kaj Disvolvo, la pitoreskejo de Lushan-monto en Jiangxi-provinco, Ĉinio, elektiĝis kiel Plej Bona Ekoturisma Pitoreskejo de UN en la “Monda Media Tago 2005 kaj Tergloba Verdekologia Konferenco”. Tio estas ĝia alia honoro post kiam ĝi elektiĝis kiel “Monda Kultura Vidindaĵo” kaj “Monda Geologia Parko”.