Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Senbaza aserto de Usono pri minaco de ĉinaj militaj fortoj

Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en la 7-a de junio, ke estas senbaze diri, ke la milita elspezo de Ĉinio okupas la unuan lokon en Azio kaj la trian en la mondo. Ĉiuj diroj kaj agoj por elkovi la minacon de militaj fortoj de Ĉinio estas malutilaj al la paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Donald Henry Rumsfeld, ministro de la Ministerio de Nacia Defendo de Usono, diris en la Shangrila Dialogo okazinta en Singapuro lastatempe, ke kvankam ne estas minaco el periferiaj landoj, tamen Ĉinio ankoraŭ multigis sian militan elspezon, ke la milita budĝeto de Ĉinio estas “nur malpli granda ol Usono kaj Rusio”.

Liu Jianchao diris, ke la elspezo de la nacia defendo de Ĉinio estas ĉiam en relative malalta nivelo kompare kun tiu de aliaj grandaj landoj. La milita elspezo de Ĉinio en la pasinta jaro estis 211.7 miliardoj da juanoj (ĉ. 8.21 juanoj egalas al unu usona doloro), dum tiu de Usono – 455.9 miliardoj da usonaj dolaroj, t.e. 17.8-oble pli ol tiu de Ĉinio kaj la pokapa milita elspezo de Usono estas 77-oble pli granda ol tiu de Ĉinio.

Liu Jianchao emfazis, ke Ĉinio estas disvolviĝanta lando amanta pacon. Ĝi plenumas sendependan diplomatian politikon, praktikas defensivan nacidefendan politikon kaj persistas sur la vojo de paca disvolviĝo. Ĉinio estas grava forto por defendi la pacon kaj stabilecon de la azi-pacifika regiono kaj la mondo, kaj tio estas fakto rekonita de la internacia socio. Ĉinio esperas, ke “Usono respektos la fakton, faros aferojn utilajn al sana disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono, al akcelo de reciproka konfido de la azi-pacifikaj landoj, al paco kaj stabileco en la regiono.”