Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio rapidigas teknikan normigon kaj instalaĵan konstruadon pri traktado de ellasita akvo

La 7-an de junio Qiu Baoxing, vicministro de la Ĉina Ministerio de Konstruado, diris al raportistoj, ke en la lastaj jaroj Ĉinio starigis sistemon de leĝoj kaj normoj pri traktado de la ellasita akvo kaj formigis serion da normo kaj kriterio pri scienca studo, projekto, trakto de ellasita akvo kaj ekzameno de akvokvalito ktp. Tio rapidigis la konstruadon de establaĵoj kaj retoj de traktado de la ellasita akvo en urboj. En la pasinta jaro 45% de la ellasita akvo en ĉinaj urboj estis traktita, sed antaŭ 5 jaroj la traktita akvo konsistigis nur 33% de la ellasita akvo. Oni akiris ĝojigan sukceson ankaŭ en reutiligo de traktita ellasita akvo.

Qiu Baoxing diris, ke estontece Ĉinio daŭre plifortigos administradon al la urbaj akvaj riĉfontoj por garanti sekurecon de fonto de trinkakvo kaj rapidigos starigon kaj perfektigon de la superrega kaj administra sistemo pri akvoprovizado kaj traktado de ellasita akvo en la urboj.