Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 14-a Foiro de Ekstera Komerco okazos septembre en Urumqi de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono

En la 9-a de junio, okazis en Pekino la gazetara konferenco por la ekster-komerca foiro de Urumqi de Ĉinio de 2005. Kun la temo “Akceli regionan ekonomian kunlaboron de la meza kaj okcidenta Azio”, la foiro okazos de la 1-a ĝis la 5-a de septembro en Urumqi, la ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La foiro celas enkonduki eksteran kapitalon kaj investi eksterlande.

Havante 17 doganojn malfermitaj al eksterlandoj, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas grava vojo liganta la mezan kaj okcidentan Azion kaj Ĉinion kaj nepra pasejo de la kontinenta ponto de Azio kaj Eŭropo, kaj ludas neanstataŭigeblan rolon en akcelo de la regiona ekonomia kunlaboro de la meza kaj okcidenta Azio.

Ĝis la 30-a de majo, ĉirkaŭ cent standoj jam estas aĉetitaj de Rusio, Kazaĥio, Pakistano kaj Irano kaj aliaj landoj kaj Taiwan kaj Hongkong-o. La menditaj standoj konsistigis dek pocentoj de la tuta nombro de standoj.