Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua “Ĝenerala projekto de disvolvo de turismo de Tibeto” ellaborita

Lastatempe la unua ĉina “Ĝenerala projekto de disvolvo de turismo de Tibeto” estis ellaborita kunlabore de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio kaj la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Post ĉiuflanka kaj sistema enketado pri turismaj riĉfontoj en Tibeto, oni starigis konkretan celon de disvolvo de turismo en Tibeto por la venontaj 15 jaroj.

Laŭ la projekto, en la venontaj 5 jaroj Tibeto konstruos ĉirkaŭ Lhasa 5 turismajn regionojn kun abundo da pitoreskejoj inkluzive de ekologia turisma loko Shangrila ĉe la limo inter Sichuan, Yunnan kaj Tibeto, kaj vidindaĵoj de Nyingchi kaj Xigaze.