Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Monda Urbestra Forumo okazigita en Pekino

La 9-an de junio, sub la aranĝo de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, inaŭguriĝis en Pekino la “Monda Urbestra Forumo — Konsilia Kunveno de la Monda Organizo de Unuigitaj Urboj kaj Lokaj Registroj, 2005”. La forumo havis 2 temojn. Unu estas roloj de lokaj registaroj en efektivigo de la celo de jarmila disvolviĝo de UN, kaj la alia — problemoj de la ĉinaj urboj rilate superregon de urba krizo kaj kontraŭrimedojn al urbaj katastrofoj. Krome oni diskutis ankaŭ pri la Pekinaj Olimpikoj de 2008.

La ĉina ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong salutis la inaŭguron per parolado. Li emfazis, ke plifortigi ekonomia-teknologian kunlaboron inter la landoj kaj efektivigi kunan progreson estas postulo de la epoko de rapida disvolviĝo de ekonomia tutglobiĝo. Ĉinio alte tenos la flagon de paco, disvolviĝo kaj kunlaboro, sendevie iros la vojon de paca disvolviĝo, persistos en la baza ŝtata politiko de pordomalfermo, faros kun ĉiuj landoj ekonomia-teknologian interŝanĝon kaj kunlaboron surbaze de egalrajteco kaj reciproka utilo, por akceli kunan progreson de ĉiuj landoj kaj kune antaŭenpuŝi la noblan aferon de paco kaj disvolviĝo de la homaro.

La Monda Organizo de Unuigitaj Urboj kaj Lokaj Registaroj havis sian konsilian kunvenon unuafoje en Ĉinio. Ĝin ĉeestis pli ol 400 personoj, inkluzive de ĉ. 100 urbestroj de Ĉinio kaj aliaj 37 landoj kaj regionoj.