La 11-an de junio ĉina intertrakta grupo el ministro Bo Xilai, vicministro Gao Hucheng kaj ministra asistanto Fu Ziying de la Komerca Ministerio de Ĉinio, intertraktis en Ŝanhajo kun Peter Mandelson, komerca komitatano de EU, pri tekstilaĵa komercado. La du flankoj venis al interkonsento por solvi la problemon.
Dum la intertraktado ambaŭ flankoj esprimis, ke ili alte taksas la interrilatojn de kompletaj strategiaj partneroj starigitajn inter Ĉinio kaj EU kaj volontas aktive antaŭenpuŝi stabilan disvolviĝon de la komerca rilato de la du flankoj laŭ la principo de reciprokaj favoro kaj utilo. Ambaŭ flankoj opiniis, ke tekstilaĵa komerco estas grava parto de la duflanka komercado, kaj oni devas konvene solvi la nunajn problemojn en la tekstilaĵa komercado kaj eviti ajnan unuflankan agadon kaj komercan konflikton.
Ambaŭ flankoj unuanime konsentis ĝustatempe solvi tra intertraktado problemojn en la tekstilaĵa komercado en la estonteco.
|