Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun UN-oficisto s-ro Peter Piot

La 13-an de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris al d-ro Peter Piot, plenuma direktoro de la Administracio de la Programo pri HIV/AIDS de UN, dum la intervidiĝo en Pekino, ke la ĉina registaro havas firman volon kaj kapablon superregi aideson.

Wen Jiabao diris, ke la ĉina registaro tre atentas preventon kaj superregon de aideso, starigis laborsistemon kun gvido de la registaro, kunlaboro de pluraj departementoj kaj partopreno de la tuta socio, ellaboris politikon kaj planon de preventado kaj kuracado de aideso en kategorio de la ŝtato. La propagando kaj edukado pri preventado de aideso populariĝas en la tuta ĉina socio kaj oni multe akcentas sindetenemon de homgrupoj serioze minacataj de aideso, altigas al civitanoj la kapablon de prevento de aideso kaj forigas diskriminacion al aidesuloj.

Wen Jiabao diris ankaŭ, ke en la lastaj jaroj Ĉinio akiris evidentajn sukcesojn en preventado kaj kuracado de aideso. La ĉina registaro daŭre antaŭenpuŝos la laboron pri aideso-preventado kaj alprenos diversajn rimedojn kontraŭ aideso. La ĉina registaro volontas kunlabori kun internacia socio kaj mondaj organizoj en preventado kaj kuracado de aideso.

Peter Piot alte taksis la sintenon de la gvidantoj kaj la registaro de Ĉinio pri preventado kaj kuracado de aideso kaj la aplikatajn rimedojn kontraŭ la malsano. Li diris, ke Ĉinio ludas pozitivan rolon en preventado kaj kuracado de aideso de la tuta mondo. La Administracio de la Programo pri HIV/AIDS de UN subtenos kiel antaŭe la preventadon kaj kuracadon de aideso de Ĉinio kaj akordigos rilatan subtenon de la internacia socio al Ĉinio.