Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio malrapidigis dezertiĝon kaj sabliĝon de tero

La 14-an de junio s-ro Zhu Lieke, vicministro de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio raportis en gazetara konferenco, ke Ĉinio jam unuapaŝe malrapidigis dezertiĝon kaj sabliĝon aperintajn en la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. La stato “detruo estas pli granda ol riparo” fariĝas “riparo kaj detruo estas egalaj”, ekologia stato de ĉefaj riparataj regionoj evidente boniĝis, en plejparto de la provincoj kaj regionoj de Ĉinio la riparata areo estas pli granda ol la detruita. En la pasinta jarcento la areo de sabliĝa tero ĉiujare grandiĝis je 3436 kvadrataj kilometroj, kaj nun tiu ĉiujare reduktiĝis je 1283 kvadrataj kilometroj.

La plej nova stato de dezertiĝo kaj sabliĝo de la tero estas:

1. Reduktiĝas la areo de tero dezertiĝinta kaj sabliĝinta;

2. Moderiĝas la grado de dezertiĝo kaj sabliĝo;

3. En plejparto de la provincoj kaj regionoj de Ĉinio, la stato de dezertiĝo kaj sabliĝo iom boniĝas;

4. En sabliĝa regiono iom grandiĝas flaŭra kovriteco.