Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Ĉinlingva Konferenco okazos en Pekino

Laŭ informo de la 15-a de junio, la Monda Ĉinlingva Konferenco okazos en Pekino la 20-22-an de julio 2005. Tio estos grandioza konferenco ne nur en la historio de la ĉinlingva instruado de Ĉinio al eksterlandanoj, sed ankaŭ por la rondo de la ĉinlingva instruado en la mondo kaj en la historio de interŝanĝo inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Ĉi-foja konferenco estos la unua internacia altranga simpozio pri la ĉina lingvo, okazigita de la ĉina registaro. Estos invititaj al la konferenco diverslandaj politikaj gravuloj, edukaj ministroj, registaraj oficistoj pri fremdlingva instruado, rektoroj de altlernejoj kaj ĉinologoj. Oni diskutos pri interrilatoj de la dualingva edukado kaj plurkultura disvolviĝo; pri internacia bezono, evolua tendenco, politiko kaj disvolva strategio de la ĉinlingva instruado; kaj pri rimedoj por plia kunlaboro. La temo de la konferenco estas “Evoluo de la ĉina lingvo sub la plurkultura framo”.