Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la Dua Konferenco de Sudaj Ĉefoj de “77-landa Grupo + Ĉinio”

La l5-an de junio la Dua Konferenco de Sudaj Ĉefoj de “77-landa Grupo + Ĉinio” inaŭguriĝis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro. La ĉina delegacio estrata de vicĉefministro Zeng Peiyan ĉeestis la konferencon kaj partoprenis en aktivadoj aranĝitaj de Emiro de Kataro.

La temo de la konferenco estas “Efektivigi la Celon de Disvolviĝo de la Jarmilo”. Konsiderante la problemojn kaj defion frontatajn de la disvolviĝantaj landoj en la situacio de tutmondiĝo, la konferenco ĉiuflanke ekzamenos la deklaracion aprobitan de la unua konferenco en 2000 kaj la efektivigadon de la “Havana Agadprogramo”, akordigos la starpunktojn, interkonsiliĝos pri metodoj kaj ellaboros agadprojekton de suda-suda kunlaboro en la estonteco, por sin prepari al la konferenco de ĉefoj de UN ĉe la 60-a datreveno de fondiĝo de UN.

La konferenco publikigos “Politikan Deklaracion” kaj “Daŭhan Agadprogramon” kaj ellaboros konkretajn kunlaborajn projektojn surbaze de interkonsiliĝo. 131 membroj de la 77-landa Grupo kaj Ĉinio sendis altklasan delegacion al la konferenco. Zeng Peiyan emfazis, ke Ĉinio volonte faros kunlaboron kun la disvolviĝantaj landoj por komuna progreso.