Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Donald Tsang estiĝis kandidato de nova administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto

La 16-an de junio finiĝis la kandidatiga periodo de la elektado de administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto. Donald Tsang ricevis subtenon de 674 membroj el 796 membroj de la elekta komisiono kaj fariĝis ununura valida kandidato kaj estis elektita kiel kandidato de nova adminstra ĉefo.

Laŭ “Fundamenta Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto de la Ĉina Popola Respubliko”, la administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto estas elektita de elekta komisiono kun vasta reprezentanteco kaj nomumita de la centra popola registaro.

Post nomumo de la centra popola registaro la kandidato estiĝos nova administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto.

La 12-an de marto ĉi-jare Tung Chee Hwa, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto petis demision pro sanstato kaj akiris konsenton de la centra registaro.