Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Startis la unua produkta ellasado de akvo kaj sablo de la Flava Rivero

La 16-an de junio la produkta ellasado de akvo kaj sablo de la Flava Rivero ekis post 3-jara eksperimentado. Matene de la 16-a, la akvokonservejo Xiaolangdi ĉe la Flava Rivero malfermis du akvoduktojn kaj du sablodrenajn duktojn por ellasi akvon je flukvanto de 2800 m3 po sekundo. Tio markis oficialan starton de la unua produkta ellasado de akvo kaj sablo de la Flava Rivero.

Ĝia celo estas fini, antaŭ la 1-a de julio, dragadon al la ĉefa riverujo de la malsupra parto de la Flava Rivero antaŭ ĝia ĉefa ŝveliĝo, per 4.62 miliardoj da kubmetroj da akvo superflua en la tri akvorezervejoj ĉe la ĉefaj branĉoj de la Flava Rivero, por altigi ĝian akvodrenan kapablon.

Samtempe oni esploras la metodon por sinkrona ellaso de akvo kaj sablo de la tri akvorezervejoj ĉe la ĉefaj branĉoj de la Flava Rivero, kaj pliprofunde konos la regulojn de akva kaj sabla movado de la riverujo kaj la akvorezervejoj.