Unua paĝo >> Aktualaĵoj


S-ro Jacques Rogge gratulis Ĉinion pro aktivado de piedirado de cent milionoj da homoj

En la 19-a de junio, s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato televizie gratulis Ĉinion pro la aktivado de piedirado de cent milionoj da homoj. S-ro Jacques Rogge diris, ke kiam ni atendas la Olimpikojn de la jaro 2008 la piedirado de cent milionoj da homoj okazinta en multaj lokoj de Ĉinio renkontigis homojn de malsamaj aĝoj kaj malsamaj rondoj, kaj tio certe vekos grandegan entuziasmon de la ĉina popolo por sporto. La fervora partopreno de la ĉina popolo plene montris ĝian nekompareblan ŝaton al sporto.

S-ro Jacques Rogge diris, ke Ĉinio okazigis serion da enhavoriĉaj sportaj aktivadoj kiam oni celebris la “Internacian Sportan Jaron” proklamitan de UN. En la kuranta jaro estos la 10-a datreveno de publikigo de “Sporta Leĝo” de Ĉinio, kaj tio signifas, ke la jaro 2005 havas gravan signifon por la ĉina sporto. Li gratulis la ĉinan registaron kaj la Ĉinan Olimpikan Komitaton pro ilia renkonto al la defio kaj kontribuo al sano de la ĉina popolo.