Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio subtenos cirkulan ekonomion per kapitalo kaj politiko

La 18-an de junio oficisto de la Ĉina Ministerio de Financo diris en la 7-a Forumo pri Verda Ĉinio, ke Ĉinio subtenos cirkulan ekonomion en jenaj flankoj: multigi investon por mediprotektado, perfektigi impostan politikon, akceli industriigon de traktado de ellasita akvo kaj pagigi uzadon de fuelo, por ke Ĉinio iru sur la vojon de daŭrigebla disvolviĝo.

Laŭ “Leĝo pri reversebla fuelo”, la Ĉina Ministerio de Financo asignos specialan kapitalon de reversebla fuelo por scienca kaj teknika studo de ekspluato kaj utiligo de reversebla fuelo, ellaboro de normo, prospektorado de fuelo kaj demonstra inĝenieraĵo.

Estontece, la ĉina registaro paŝo post paŝo multigos financan subtenon en kampoj rilataj al cirkula ekonomio inkluzive de pura produktado kaj reversebla fuelo, ordigos kaj regrupigos kune kun la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj la Ministerio de Scienco kaj Teknologio nunan investon kaj aliajn specialajn kapitalojn por subteni disvolviĝon de cirkula ekonomio per ŝparita kapitalo.