Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sincere esperas, ke la 6-flanka interparolo pri korea nuklea problemo rekomenciĝos frue

En la 20-a de junio, respondante la demandon pri la renkontiĝo de Kim Jong-il, gvidanto de la Korea Popoldemokratia Respubliko, kaj Chung Dong-Young, speciala sendito de prezidento de Korea Respubliko, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio subtenas aktivan klopodon fare de ambaŭ flankoj de la korea duoninsulo por plibonigi kaj disvolvi la du-flankajn interrilatojn kaj defendi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo, kaj ke Ĉinio sentas ĝojon pro la frukto akirita de la intervidiĝo.

Ĉinio ĉiam sin dediĉas al paco kaj stabileco de la korea duoninsulo, pledas por realigi sennukleigon de la duoninsulo pere de paca dialogo kaj daŭrigos senlacan klopodon por tiu celo. Ĉinio sincere esperas, ke ĉiuj flankoj strebos kune, kaptos la bonan ŝancon, aplikas pli da fleksebleco kaj rekomencos la 6-flankan interparolon kiel eble plej baldaŭ kaj akcelos pacan solvon de nuklea problemo de la korea duoninsulo per konstrua sinteno.