Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Esplorado de Ĉinio kaj EU pri SARS akiris grandan progreson

Antaŭ nelonge okazis en Hangzhou, Ĉinio, simpozio pri “Ĉina-Eŭropunia programo pri diagnozo kaj virusa esploro de SARS”, kaj rilata respondeculo anoncis, ke sciencistoj de Ĉinio kaj EU jam sukcese trovis 15 kemiajn komponaĵojn inhibiciantajn viruson de SARS. Tio liveris novan vojon por komponi medikamentojn kontraŭ SARS.

Kunlaboranto de Ĉinio diris, ke trovinte tiujn 15 kemiajn komponaĵojn oni povos pruvi per animala kaj klinika eksperimentoj kaj sekve produktos medikamenton kontraŭ SARS.

Por trovi medikamenton kontraŭ SARS-viruso kaj novan metodon por esplori diagnozon pri SARS, oni iniciatis en majo de 2004 la “Ĉina-Eŭropunian programo pri diagnozo kaj virusa esploro de SARS”, kaj por tio EU investis 1.9 milionojn da eŭroj. La programo celas trovi 50 kemiajn komponaĵojn inhibiciantajn SARS-virusojn en 3 jaroj.