Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Donald Tsang estas nomumita administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto

La 21-an de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis la plenan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro. La kunveno decidis nomumi Donald Tsang administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto de la Ĉina Popola Respubliko. Donald Tsang enoficiĝis kiel administra ĉefo en la sama tago kaj lia oficperiodo daŭros ĝis la 30-a de junio, 2007.

Ĉi-foja elektado de administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto estas aldona elektado pro manko de la oficanto. La elektado iris laŭ “Fundamenta Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto de la Ĉina Popola Respubliko”, “Reguloj por Elektado de Administra Ĉefo” de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto kaj aliaj rilataj leĝoj kaj statutoj.