Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio pli aktive kaj pli profunde partoprenos en UN

En la 20-a de junio, Wang Guangya, ĉina rezidanta reprezentanto al UN, ĉeestis la inaŭguron de la “Plano de monda civitano” kaj faris paroladon pri ĉina funkcio en UN kaj internacia komerco.

En sia parolado Wang Guangya retrorigardis la fondiĝan fonon de UN kaj prezentis la laborojn de Ĉinio rilate politikon, sekurecon, ekonomion, socion kaj homajn rajtojn de UN.

Li montris, ke kune kun la altiĝo de ĝenerala ŝtata forto, Ĉinio certe pli aktive kaj pli profunde partoprenos en UN. Ĉinio bezonas UN, kaj ankaŭ UN bezonas Ĉinion.

La ĉina registaro bone traktos la reformadon de UN kaj la Konsilio de Sekureco, en konsidero al defendo de paco kaj disvolviĝo de la mondo, fortigo de la funkcio de UN kaj defendo de la ŝtata kaj nacia intereso de Ĉinio.