Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Azi-eŭropa financministra konferenco okazis en Ĉinio

La 26-an de junio la 6-a Azi-eŭropa Financministra Konferenco okazis en Tianjin, Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Li diris ke, la aziaj kaj eŭropaj landoj devas plifortigi ĉiuflankan kunlaboron, disvolvi sian superecon, kune venki malfacilojn kaj riskojn kaj antaŭenpuŝi la azi-eŭropan kunlaboron al nova nivelo.

La konferencon ĉeestis financaj ministroj de 39 landoj, altrangaj reprezentantoj de la Internacia Mona Fonduso, Monda Banko, Azia Disvolva Banko kaj Eŭropa Centra Banko. Kiel prezidanto de la konferenco, ĉina financministro Jin Renqing prezidis la inaŭguron.

Dum la konferenco financaj ministroj atingis komunan konon pri tutmonda kaj regiona ekonomia situacio. Laŭ la konferenca temo “Pliintensigi financan kunlaboron de Azio kaj Eŭropo”, ili akcentis la ŝlosilan rolon de komerco en akcelo de daŭrigebla disvolviĝo kaj redukto de malriĉeco, kaj alvokis, ke la internacia socio faru plian klopodon por malpezigi la ŝuldojn de malriĉaj landoj.

La konferenco publikigis “Prezidantan deklaron” kaj “Tianjin-an iniciaton”, kaj difinis, ke la 7-a konferenco okazos en Aŭstrio venontjare.