Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sinjoro Jacques Rogge aplaŭdis la sloganon de Pekinaj Olimpikoj de 2008

Vespere de la 26-a de junio, en la ceremonio por publikigo de la slogano de Pekinaj Olimpikoj de 2008 en la Pekina Laborista Sporthalo, la Pekina Olimpika Organiza Komitato anoncis, ke “Unu Mondo, Unu Revo” estas la slogano pri la temo de Pekinaj Olimpikoj en 2008.

Antaŭtagmeze de la 24-a de junio, la Internacia Olimpika Komitato transdonis al la Pekina Olimpika Organiza Komitato la takson de sinjoro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, pri la slogano.

La teksto legiĝas: “Olimpikoj akcelas pacon kaj komprenon per sporto, kaj tio havas specialan altiran forton. La slogano prezentita de la Pekina Olimpika Organiza Komitato kaptis la esencon de la Olimpika spirito, kaj la Internacia Olimpika Komitato ĝojas pri ĝi.”