Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio penos fundamente plenumi reformadon pri divido de akcioj

La 27-an de junio, en la gazetara konferenco Shang Fulin, prezidanto de la Ĉina Valorpapera Inspekta Komitato, montris, ke Ĉinio penos fundamente plenumi reformadon pri divido de akcioj en mallonga tempo.

Li diris: “La prova reformado al unuaj akciaj kompanioj rikoltis bonan rezulton. En la reformado al la duaj kompanioj estas necese fari sufiĉan preparon por la eventualaj komplikaj situacioj. Dum kaj post prova reformado, ni ĝustatempe resumos sperton, perfektigos disciplinojn kaj preparos nin por plenumi reformadon pri divido de akcioj en kompare mallonga tempo.”

Li diris, ke la Valorpapera Inspekta Komitato prenos rimedon por antaŭenpuŝi la reformadon, fortigi la kvaliton de la enmerkatigitaj kompanioj, fortigi sintezan reguligon al la valorpaperaj komercistoj, disvolvi organizajn investantojn kaj fortigi la konstruadon de leĝa medio.