Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ellaborita la projekto pri duaperioda klinika esplorado de vakcino kontraŭ SARS

Antaŭ nelonge respondeculo pri ĉina esplorado de vakcino kontraŭ SARS-viruso anoncis, ke la 1-an de junio la Monda San-Organizo de UN ricevis ĉinan raporton pri esplorado de aktiva vakcino kontraŭ SARS, kaj rekomendis al la ĉinaj esplorantoj projekton pri duaperioda klinika esplorado de vakcino kontraŭ SARS. Nun la projekto pri ĉina duaperioda klinika esplorado de vakcino kontraŭ SARS estas unuapaŝe ellaborita. Ĉ. 300 volontuloj akceptos la duaperiodan klinikan esploradon. Iliaj aĝoj estas inter 26 kaj 60 jaroj kaj inter ili la nombroj de viroj kaj virinoj estas proporciaj. Ili ricevos 3-foje vakcinon aŭ placebon en 3 monatoj kaj akceptos sangan kaj urinan analizon dum 9-monata observado. La celo de la esplorado estas taksi imunecon, nome efikecon de la vakcino.

En decembro de 2004 ĉinaj esplorantoj plenumis la unuaperiodan klinikan esploradon de vakcino kontraŭ SARS kaj unuapaŝe pruvis la sekurecon de la vakcino.