Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nuliĝos agrikultura imposto al 800 milionoj da ĉinaj kamparanoj

En 2005 la nombro de kamparanoj, kies imposto por agrikulturo estos nuligita, atingos 800 milionojn. Tion diris Jin Renqing, ministro de la Ĉina Ministerio de Financo, en raporto pri la ŝtata financa spezado en la unuaj 5 monatoj de 2005.

Jin Renqing diris, ke Ĉinio daŭrigos impostan reformadon de la kamparo surbaze de daŭra praktikado de la politikoj pri la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. En 2005 27 provincoj estos nuligitaj je agrikultura imposto.

Li diris ankaŭ, ke la ŝtata subvencio por grenaj plantaĵoj en 2005 multiĝos je 13.8% pli ol tiu en 2004 kaj la subvencio por aĉeti agrikulturajn ekipaĵojn atingos 1.4 miliardojn da juanoj.