Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Akvofala Festivalo Huangguoshu de Guizhou, Ĉinio 2005 okazos en aŭgusto

La 28-an de junio, en gazetara konferecno proparolanto de la popola registaro de Guizhou-provinco diris, ke Akvofala Festivalo Huangguoshu de Guizhou, Ĉinio 2005 aranĝita de la Ĉina Ŝtata Turisma Buroo kaj la registaro de Guizhou-provinco inaŭguriĝos en Guizhou en la 16-a de aŭgusto.

Kun la temo “Grandioza akvofalo, bunta nacia moro”, la festivalo estos senprecedence grandioza turisma aktivado de la provinco, kaj celas diskonigi la kulturon, ekologian staton, klimaton, turismajn itinerojn kaj aliajn de la loko.

La festivalo fermiĝos en la 22-a de septembro. Per grandaj varieteoj kaj montrado de vivkutimoj kaj naciaj moroj dum la festivalo malkovros la misteran vualon de la kolorriĉaj provinco de mil akvofaloj Guizhou.