Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto Hu Jintao intervjuita de rusa vehiklo antaŭ sia vizito al Rusio

Antaŭ kelkaj tagoj, ĉina prezidanto Hu Jintao akceptis intervjuon de rusa novaĵ-agentejo kaj televida stacio. Li pritraktis ĉinajn starpunktojn pri profundiĝo de partneraj interrilatoj de strategia kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio kaj Rusio estas amikaj najbaroj. En la lastaj pli ol 10 jaroj, dank’ al kuna klopodo de ambaŭ flankoj, la du landoj starigis la partnerajn interrilatojn de strategia kunlaboro, kaj subskribis la “Konvencion de amika najbara kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio”, la reciproka konfido de la du landoj profundiĝis, kaj kunlaboro en ekonomio, komerco, scienco, tekniko, kulturo kaj militaj aferoj profundiĝis kaj vastiĝis tagon post tago, kaj ambaŭ flankoj subtenas unu la alian en la gravaj problemoj koncernantaj ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj efikoplene kunlaboras en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. La interrilatoj de Ĉinio kaj Rusio eniris en novan stadion de ampleksa disvolviĝo.

Li montris, ke por disvolvi la interrilatojn de la du landoj, ambaŭ flankoj devas profundigi politikan reciprokan konfidon, fortigi strategian kunlaboron, akceli stariĝon de justa kaj racia nova ordo de internacia politiko kaj ekonomio, defendi mondan pacon kaj stabilecon; plue fortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, fuelo, scienco, tekniko kaj militaj aferoj, riĉigi la enhavon de partneraj interrilatoj de strategia kunlaboro de la du landoj; fortigi kontaktiĝon en la kampo de homa kulturo, antaŭenpuŝi regionajn kunlaborojn, vastigi la popolajn kontaktiĝojn kaj firmigi la socian bazon de amikaj interrilatoj de la du landoj.