Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Medi-protekta celo de Ĉinio por la venontaj 5 jaroj

La 28-an de junio Xie Zhenhua, ministro de la Ŝtata Medioprotekta Administracio de Ĉinio, diris en la tutlanda laborkunveno pri natura kaj ekologia protektado, ke Ĉinio aplikos en la venontaj 5 jaroj serion da rimedoj por fundamente bridi ekologian degeneradon kaj bonigi kvaliton de ekologia medio en iuj regionoj.

La celo inkluzivas, ke en 2010 fundamente stabilos ekologia funkcio de eko-funkciaj rezervejoj kaj tiu de naturaj rezervejoj, grandskale malrapidiĝos perdiĝo de specoj de vivaĵoj, estos efike briditaj ekologia degenerado en agrikulturaj kaj brutobredaj regionoj kaj perdiĝo de riĉfontoj de specoj de vivaĵoj.

Samtempe en la kamparo sinteza medio-reguligo akiros unuapaŝan sukceson, estos efike superregita polucio kaŭzita de bruto- kaj birdo-bredado en gravaj regionoj kaj riverbasenoj, estos fundamente garantiata sekureco de trinkakvafonto; stariĝos kaj perfektiĝos sistemo de ekologia protekta inspektado kaj mezurado, bridiĝos homa detruo al ekologia medio.