Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao komencis sian viziton al Kazaĥstano

Fininte sian viziton al Rusio, ĉina prezidanto Hu Jintao atingis Astanon, ĉefurbon de Kazaĥstano, en la 3-a de julio.

Hu Jintao faris paroladon en la flughaveno. Li diris, ke lia vizito al Kazaĥstano celas plifortigi reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi kunlaboron. Dum sia vizito, li interparolos kun prezidento Nursultan Nazarbayev, intervidiĝos kun gvidantoj de la registaro kaj parlamento, kaj ili kune retrorigardos la historion de amika kunlabro post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj, projektos disvolvan orienton de la interrilatoj de la du landoj kaj gravajn kunlaborajn kampojn kaj interŝanĝos opiniojn pri regiona situacio kaj gravaj internaciaj problemoj. Hu Jintao kredis, ke lia vizito antaŭenpuŝos la disvolvon de la interrilatoj de Ĉinio kaj Kazaĥstano.

En la kvina, Hu Jintao ĉeestos la Pintan Konferencon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazonta en Astono.