Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 2-a Gvidanta Konferenco pri Ekonomia Kunlaboro de GMS okazis en Ĉinio

En la 4-5-a de julio 2005 okazis en Kunming de Ĉinio, la 2-a Gvidanta Konferenco pri Ekonomia Kunlaboro de la Granda Mekonga Subregiono (GMS). La konferenco aprobis “Gvidantan deklaracion”, kiu retrorigardis atingojn de la kunlaboro de GMS, analizis alfrontitan defion, difinis kunlaborajn manieron kaj principon kaj projektis konkretan kunlaboran direkton kaj ĉefan agadon. Dum la konferenco la gvidantoj subskribis dokumentojn pri kunlaboro de GMS en trafiko kaj transporto, konstruo de elektroenergia reto kaj informa ekspresa ŝoseo, prevento kaj superrego de animalaj epidemioj.

La ĉeftemo de la konferenco estas “Plifortigi partneran rilaton, efektivigi komunan prosperiĝon”, kaj la aliaj temoj -- “Atingo kaj defio”, “Gvida principo de kunlaboro de GMS” kaj “Agado por efektivigi daŭrigeblan disvolviĝon”. La konferencon ĉeestis ĉefministroj de Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio kaj direktoro de la Azia Disvolva Banko.