Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Kazaĥstano decidis starigi kaj disvolvi strategiajn partnerajn interrilatojn

La 4-an de julio, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbayev subskribis en Astano komunan deklaron pri starigo kaj disvolvo de la strategiaj partneraj interrilatoj por akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la du landoj.

La komuna deklaro montras, ke la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Kazaĥstano unuanime opinias, ke la interrilatoj de la du landoj jam eniris en novan stadion de ampleksa disvolviĝo. Konsiderante la profundajn ŝanĝiĝojn de la regiona kaj internacia situacioj, la du landoj decidis starigi kaj disvolvi strategiajn partnerajn interrilatojn por antaŭenpuŝi la amikan najbarecon kaj reciprok-utilan kunlaboron de ambaŭ landoj.

Dum la interparolo, la gvidantoj de la du landoj interŝanĝis opiniojn pri ambaŭflankaj interrilatoj kaj regionaj kaj internaciaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn, kaj atingis komunajn konojn en multaj flankoj.