Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao ĉeestis la Pintan Konferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Astano

La 5-an de julio ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la Pintan Konferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Astano kaj faris paroladon kun la titolo “Plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, akceli stabilecon kaj disvolviĝon”.

Hu Jintao esprimis, ke la mez-azia regiono devas fariĝi scenejo por reciprokutila kunlaboro, ĉiuj koncernaj flankoj devas traktadi la interrilatojn en la konstruia kunlabora sinteno. Mez-Azio ludas pli kaj pli gravan rolon sur la internacia scenejo pro siaj speciala strategia situo kaj aparta historia kulturo. Kelkaj aferoj okazintaj en tiu regiono lastatempe vekis vastan atenton de la internacia socio.

Hu Jintao esperis, ke diversformaj ambaŭflankaj kaj plurflankaj kunlaboroj en la mez-azia regiono senĉese profundiĝos kaj disvolviĝos, por ke oni kune traktadu defion, akcelu regionan disvolviĝon, defendu regionan stabilecon kaj realigu ĝeneralan prosperon.

La ŝtatestroj de la ses membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo akordigis starpunktojn pri antaŭenpuŝo de la regiona kunlaboro de sekureco kaj ekonomio, faris konkretajn dispozicion kaj interŝanĝis opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

La ses ŝtatestroj subskribis la “Ŝtatestran deklaron de membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo” kaj aliajn gravajn dokumentojn, decidis, ke Pakistano, Irano kaj Hindio funkcias kiel observantoj kaj decidis preni serion da konkretaj rimedoj por plifortigi solidarecon, kune oponi terorismon kaj disvolvi ekonomion.