Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao atingis Brition por ĉeesti dialogan konferencon de gvidantoj de 8-landa bloko
kaj kvin landoj

La 6-an de julio, ĉina prezidanto Hu Jintao atingis Skotlandon de Britio por ĉeesti la dialogan konferencon de la gvidantoj de la 8-landa bloko kaj gvidantoj de Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio.

Prezidanto Hu Jintao duafoje ĉeestis la dialogan konferencon de la gvidantoj de la 8-landa bloko kaj gvidantoj de disvolviĝantaj landoj, post la konferenco en Evian de Francio, en 2003. En la dialoga konferenco oni diskutos ĉefe mondan ekonomion, klimatan ŝanĝon kaj aliajn gravajn internaciajn problemojn. Hu Jintao prezentos ĉinajn starpunktojn kaj opiniojn pri tiuj problemoj.

Antaŭ la konferenco Hu Jintao samtempe intervidiĝos kun la gvidantoj de Hindio, Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio kaj interŝanĝos opiniojn pri la antaŭenpuŝo de sud-suda kunlaboro kaj realigo de komuna disvolviĝo.