Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sukcese lanĉita sputniko “Praktiko-7” de Ĉinio

Matene de la 6-a de julio sputniko “Praktiko-7” estis sukcese lanĉita pere de la transporta raketo “Changzheng-2 D” projektita kaj produktita de Ĉinio en la Jiuquan-a Sputnika Lanĉejo en Gansu, nordokcidenta Ĉinio. 12 minutojn post lanĉo de la raketo, la Xi’an-a Sputnika Kontrola Centro ricevis informon, ke la sputniko eniris en la difinitan orbiton.

La sputniko servos 3 jarojn ĉefe por kontrolado de la spaca medio kaj koncernaj scienca-teknologiaj eksperimentoj pri la spaco.

Post lanĉo de la unua sputniko “Praktiko” en 1971, Ĉinio lanĉis sputnikojn “Praktiko” de 7 specoj. Tio multe akcelis disvolvon de la spaca teknologio de Ĉinio.