Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Delegacio de la Nova Partio de Taiwan vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang

Okaze de la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio, delegacio de la Nova Partio de Taiwan venis al la ĉeftero kaj vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang, Kantono, matene de la 7-a de julio. Yok Mu-ming, prezidanto de la Nova Partio de Taiwan, diris, ke la Nova Partio volas trovi la heroecon de la ĉinoj en kultado al la martiroj.

La delegacio okazigis solenan kultadon antaŭ la tombo de la martiroj, prezentis girlandon kun la vortoj “Eterna honoro al la animo de la martiroj”, trifoje kliniĝis al la martiroj, funebre silentis unu minuton kaj rondiris ĉirkaŭ la tombo.

En Kantono la delegacio estis varme akceptita, kaj vidante ilin, urbanoj kriis sloganojn “Amu Taiwan, amu Ĉinion” kaj “La samlandanoj de ambaŭ bordoj estu en unuanimeco”

Krom Kantono, la delegacio vizitos aliajn urbojn Nankinon, Dalian kaj Pekinon.