Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio rememorigas la eventon de Lugou-ponto ĉe ĝia 68-a datreveno

En la kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo kaj la monda kontraŭfaŝisma milito. Ĉinoj en diversaj lokoj okazigas memorigajn aktivadojn. La 7-a de julio estas la 68-a datreveno de la evento de Lugou-ponto, kiu markis komencon de la kontraŭagresa rezistmilito de la ĉina popolo.

Vespere de la 6-a de julio, kamparanoj ĉe Lugou-ponto kolektiĝis sur la ponto kaj bruligis kandelojn por funebri la martirojn de la 29-a korpuso en la rezistado al la japana agreso antaŭ 68 jaroj.