Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Yok Mu-ming, prezidanto de Nova Partio de Taiwan

La 12-an de julio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Yok Mu-ming, prezidanto de la Nova Partio de Taiwan kaj lia ĉeftero-vizita delegacio por la 60-a datreveno de la triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, kaj prezentis kvar opiniojn pri disvolvo de la interrilatoj de ambaŭ bordoj.

Hu Jintao diris, ke firme kontraŭi sendependiĝon de Taiwan kaj antaŭenpuŝi la pacan unuiĝon de la patrio estas la komuna celo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Nova Partio. Ni volas kune kun la Nova Partio firme kontraŭi la secesian forton de Taiwan kaj ĝiajn aktivadojn, defendi la pacon kaj stabilecon de la Taiwan-a markolo kaj feliĉigi la sampatrianojn de ambaŭ bordoj.

Pri disvolvo de la interrilatoj de ambaŭ bordoj, Hu Jintao elmetis kvar opiniojn: unue, kune akceli la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio; due, persisti en la politiko de unu Ĉinio; trie, firme kontraŭi kaj subigi sendependiĝon de Taiwan; kvare, efektive atenti kaj defendi la rajtojn kaj interesojn de la sampatrianoj de Taiwan. Li kredis, ke la ĉina nacio estos esperplena, se la sampatrianoj de ambaŭ bordoj unuanime klopodos, kune antaŭenpuŝos plibonigon kaj disvolvon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj, kaj sin dediĉos al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.

Yok Mu-ming diris, ke la Nova Partio senŝanĝe persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj firme oponas sendependiĝon de Taiwan. Ili nomas sian vojaĝon al la ĉeftero “nacia vojaĝo”, kiu celas serĉi heroecon por reprosperigi la ĉinan nacion.