La 12-an de julio, en la nomo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco la Ruĝa Kruco de Ĉinio okazigis en la Popola Halo ceremonion por la 40-a premiado de Medalo de Florence Nighingale. Hu Jintao, ĉina ŝtata prezidanto kaj honora prezidanto de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, ĉeestis la ceremonion, transdonis medalon al 5 ĉinaj premiitoj kaj varme gratulis ilin.
La premion ricevis 39 flegistinoj el 14 landoj, inter kiuj estas 5 ĉinaj flegistinoj. Ili estas Liu Zhenhua, Chen Zheng, Feng Yujuan, Wan Qi kaj Wang Yali, kiuj laboras en hospitaloj de Shangdong-provinco, Pekino, Hongkong, Tibeto kaj Gansu-provinco.
Nightingale-Premio establita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas la plej alta honoro por eminentaj flegistinoj de diversaj landoj. Ĝis nun 43 ĉinaj flegistinoj akiris la honoron.
|